Du Rakontoj
From The Joel on Software Translation Project
En Esperanto. Angle eldonata je 2000-03-19.
Mi volas rakonti al vi du rakontojn pri mia kariero, kiuj miaopinie estas tipaj ekzemploj de la malsamo inter teknologiaj firmoj, kiuj estas bone direktataj, kaj tiuj, kiuj estas katastrofoj. La malsamo estas: fidi laboristojn kaj permesi, ke ili faras aĵojn; kontraŭ direkti ilin kiel hamburgeraj farantoj, kiuj bezonas, ke vi senĉese spektu ilin, por ke ili ne vagus kaj malfunkciigus ĉiujn.
Je mia unua laboro, je Microsoft, mia unua tasko estis plani novan makrolingvan strategion por Excel. Baldaŭ, mi havis la malneton de la "Excel Basic" konstruplano (kio poste evoluis al "Visual Basic for Applications," sed tio estas alia rakonto). Iel, mistera grupo en Microsoft, nomata la "Application Architecture" grupo, lernis pri mia konstruplano, kiu ŝajne rilatis al ili, ĉar ial ili kredis, ke ili direktis makrolingvajn strategiojn, kaj ili prenis vidi mian konstruplanon.
